Feeds:
Afiŝoj
Komentoj

Disnivelo: 20 m.    Distanco: 3’20 km.     Daŭro: 50 min.     Nivelo: tre facila.

Els Degotalls (La Akvolikoj)

La promenejo Els Degotalls (La Akvolikoj) iradas laŭ la montomuro subtenanta la ebenaĵo de Trinitat, kiu situas 200 m. super la vojo. Sube, kun Pireneoj kiel fona vidaĵo, la ebenaĵo nature viglas. Densa flaŭro, klara lumo kiu impresas kvazaŭ oni troviĝas ie ĉiele. La loko tre oportunas por ripozado.

Oni sekvu la ŝoseon laŭ la direkto al Monistrol. Antaŭ la konstruaĵo Mirador dels Apòstols (Kontemplejo de la Apostoloj) oni deflankiĝu sur la maldekstra vojo, kiu paralelas al la ŝoseo, en la direkto Nordorienta, ĝis la finangulo Els Degotalls (25 min.). Survoje oni povas spekti diversajn monumentojn religitemajn. El botanika vidpunkto elstaras la kverkoj (Quercus ilex) la takso (Taxus baccata) kaj la hacero (Hacer opalus).

Fonto de la bildo: Camí de Sant Jaume

La interaktiva mapo

Ŝlosilo de la interaktiva mapo de la monaĥejo de Montserrat kaj ĉirkaŭaĵoj. Laŭvicaj klarigoj de maldekstre dekstren:

Camí de Sant Jeroni / Vojo de Sankta Jeroni

Via Crucis / Vojo de la Krucumado

Bar de la plaça / Trinkejo de la placo

Cel·les (apartaments) / Ĉeloj (apartamentoj)

Espai audiovisual / Aŭdvida spaco

Funicular de Sant Joan / Funikularo de Sankta Johano

Oficina d’informació / Turisma oficejo

Restaurant de l’Hotel Abat Cisneros / Restoracio de la Hotelo Abat’ Cisneros

Hotel Abat Cisneros*** / Hotelo Abat’ Cisneros***

Museu de Montserrat / Muzeo de Montserrat

Centre de Coordinació Pastoral / Centro pri Pastora Kunordigado

La botiga de Montserrat / La vendejo de Montserrat

Funicular de la Santa Cova / Funikularo de la Sankta Groto

Porteria del Monestir / Akceptejo de la Monaĥejo

La Cafeteria / La Kafejo

Cremallera / Ziptrajno

Sant Miquel, Fra Garí, Sant Jeroni /(ekskurso-vojo al menciitaj lokoj)

Basílica / Baziliko (ĉefpreĝejo)

Mare de Déu / Dipatrino

Aeri / Kablovagono (telfero)

Camí de la Santa Cova / Vojo de la Sankta Groto

Zona de picnic / Piknikejo

Restaurant de Montserrat / Restoracio de Montserrat

Camí dels Degotalls o del Magnificat / Vojo de Degotalls (Elgutejoj) aŭ de Magnificat

Esglèsia de Santa Cecília / Preĝejo de Sankta Cecilia

Self-service / Memservejo

Edifici Mirador dels Apòstols / Konstruaĵo Rigardejo de la Apostoloj

La Roca Foradada (La Truita Roko)

Iam, antaŭ longa tempo, la diablo sukcesis regi Montserrat brute kaj terorige, transformante la montaron en scenejon de siaj plej fiaj agoj. Ŝajne nenio en la ĉirkaŭaĵo fortis sufiĉe por renversi la situacion kaj oni kredis ke Dio estis forgesinta pri tiu malfeliĉa mondero. Tamen, la konstanta preĝado de la tieaj piuloj atingis la Virgulinon kiu, ĝenata de la diablaj fiagoj, decidis puni la abomenindan estaĵon. Ŝi turnis sin al lia persekuto. La diablo, sciinte pri la alveno de la Virgulino, poltrone ekkuris tra la montopintoj. En sia freneza fuĝado, li frakasis sin kontraŭ unu el la grandaj rokoj kiuj staris antaŭ lia vojo. La frapo tiel fortis ke la roko truiĝis en la mezo kaj lasis la diablon ĝin trapasi. Jam en la alia flanko, la diablo piedbatis alteren originante iun puton per kiu li direktis sin al infero, de kie li neniam plu revenis. Jen fine, Montserrat ekestis libera de la diabla fidomino.

Laŭ popoldiro, tiu kiu trairas la truon kun plena akvujo ĉe la mano revenos poste alisekse transformita, t.e., ino revenos malino kaj inverse.

Foto de Pep Gorka

La Santa Creu

Ermita de la Santa Creu

La grupo en ermitejo-rifuĝejo Sant Benet

La pasintan 20 de februaro ni organizis ekskurson al la ermitejoj de Montserrat por tiuj kiuj ŝatus ricevi enkondukon al Esperanto en nekutima etoso, t. e. ĉirkaŭite de naturo.

Entute renkontiĝis 10 homoj kvankam ni estintus 13 se la vetero estus decidinta pli suni kaj varmi. Nu, ja februaro estas tia! Ĉe la alveno en la monaĥeja placo ni parolis pri esperanto kiel fenomeno kaj iom pri la esperanto-movado.

Tiel ni daŭre babilis en ripozpaŭzoj ĝis ni atingis la ermitejo-rifuĝejon de Sant Benet (foto). En tiu pli komforta loko ni klarigis la plej bazajn regulojn por funkciigo de la lingvo kaj plenumis ekzercon pri esperantaj finaĵoj. Dum aliaj postaj paŭzoj ni montris diversajn esperanto-publikaĵojn kaj helpis al legado/komprenado de infanaj fabeloj.

Alia partoprenanto en la ekskurso, esperantisto kaj studento pri naturmedio, informadis survoje pri la origino de Montserrat, ĝia grundokonsisto kaj ĝia flaŭro. Tio estis grava kontribuo kaj pliriĉigo de la aranĝo.

Luĉambro-eniro 2
Luĉambro-eniro 2

Ĉu vi lernas esperanton, hispanan aŭ katalunan? Do, planu viajn venontajn feriojn en Igualada (Anoia, Katalunio). Al vojaĝemuloj mi disponigas ĉambron 2-4 homan kun ĉiuj bezonataj aferoj:

Duopa lito

Litsofo por du homoj

Televido kaj muzikaparato

Libroŝranko provizita per prikataluniaj libroj kaj mapoj

Hejtilo aŭ ventolilo (laŭvetere)

Granda fenestro kun malferma pejzaĝo

Aparta tualetejo-duŝejo

Ebleco memkuiri

Kundivido de lavmaŝino

Igualada situas je unu bushoro de Barcelono kaj ties plaĝoj kaj alitipaj turismejoj. Ankaŭ la fama montaro Montserrat estas facile atingebla per trajnkonekto. Stacidomoj busa kaj trajna troviĝas je 8 minuta piediro. Laŭ eblecoj mi ĉiĉeronos en la urbo kaj proksimaĵoj.

Lernu dum via restado! Mi provizos al vi materialon por praktikado de la lokaj lingvoj kaj esperanto kaj mem instruos laŭ via scivolo post horara interkonsento.

Luprezo de la ĉambro: 20 €/tage  aŭ 120 €/ semajne

Pliaj informoj ĉe: k.berga@gmail.com

Tra la fenestro de la ĉambro

La violonista hipopotamo

El la fejsbuka grupo de la Muzeo de Montserrat ni ĵus republikas  premieran bildon pri unu el la lastaj ricevoj de la institucio: tiu ĉi 19 centimetra bronzaĵo titolita Hipopòtam violinista, de la kataluna skulptisto Josep Granyer (1899-1983).

Hipopòtam violinista

Bruc, la legendo

Resumo:

La napoleona armeo malkovras ke sia unua malvenko ŝuldiĝas  al juna montkarbisto kiu, per senĉesa tamburado, kreis panikon ĉe la franca soldataro. Bonaparte sendas 6 profesiajn militistojn, trejnitajn en mil bataloj, kiuj havos unusolan celon: ĉasi lin en la Montserrat-montaro kaj pendigi lian kapon meze de vilaĝa placo. Post mortigi kelkajn liajn familianojn kaj amatojn kaj timigi ĉiujn liajn kunvilaĝanojn, ili komencas la ĉaspersekuton tra la montserrataj montoj.

Bruc devos sola elturniĝi por supervivi kaj venĝi sian familion. Tiel li fariĝos heroo kaj liberec-simbolo kaj espero por sia popolo. Kiel tamburisto li sukcesis en tio kio neniu antaŭe sukcesis: supervenki la tutpovan armeon de Napoleono Bonaparte.

En la origino de la konata mondhistorio tiu montaro, nun nomata Montserrat, estis granda urbo, Trencanous (Nuksorompilo). La prospero de iliaj loĝantoj estis fama kaj admirata de ĉiuj. Sed tiel estis ke la urbanoj, pli kaj pli okupataj pri sia monriĉeco kaj la ĝuo de vivplezuroj, baldaŭ komencis ignori Dion en siaj koroj.

La tagon en kiu Jesuo estis krucumita, la tuta mondo suferis grandan tertremon. Nia urbo, pro siaj pekoj, estis draste renversita pro la dia volo. Tiel, la videblaj montopintoj kaj fina reliefo, ne estas alio ol la radikoj aŭ ŝtonbazoj de la enormaj urbkonstruaĵoj, kiuj elgrundiĝis.Per tio, la homsvarma Trencanous, estis enterigita kune kun siaj loĝantoj. Nur saviĝis sep sacerdotoj, kiuj ja estis dikredantoj, kaj la filinoj de la reĝo ĉar ili ne estis pekintaj.Ĉiuj ili ankoraŭ nun vagadas sencele sub la monta ŝtonaro. Laŭ popoldiro, en fortventaj aŭ ŝtormaj tagoj oni povas aŭdi la harirtigajn kriojn de la supervivantaj sacerdotoj, plorantaj sian malbonŝancon.

Ankaŭ, ĉe la profundo de la grotoj de Salnitre, oni aŭdas la petolojn, kantojn kaj ridojn de la reĝaj filinoj, kiuj restis ensorĉitaj.Kelkaj vilaĝanoj de Collbató raportas, ke ili aŭdis la princinojn ĉefe en klarlunaj noktoj. Eĉ Mansuet, la fama gerilano, restis fascinata kelkfoje aŭskultante iliajn voĉojn.La rakonto aldonas, ke ankaŭ la romia soldato Malcús estis enterigita. Malcús estis unu el la armeanoj kiuj iris al Getsemano por aresti Jesuon, al kiu li vangofrapis kaj poste primokis demandante ĉu li, la ĉiopova, povas malaperigi la frapon. Pro tiu fiago, Malcús estis kondamnita vivi en profunda puto, frapante ĝian muron per fermano dum la mondo daŭre estas mondo.

Laŭdire de kelkaj, se oni silente atentas, en la tagmezo de la Sankta Jaŭdo, oni povas aŭdi la frapojn de Malcús el kiu ajn parto de Montserrat kaj, preskaŭ samtempe, lian raŭkan voĉon demandantan: Ĉu la azenoj ankoraŭ blekas? Ĉu la virinoj ankoraŭ naskas? Ĉu la mondo ankoraŭ ekzistas?…tiuj demandoj rilatas al la kredo laŭ kiu, sep jaroj antaŭ la mondfino, la virinoj ĉesos naski kaj la azenoj ĉesos bleki.

Ĉe la plej alta pinto de Montserrat, Sant Jeroni, troviĝas ventrozo kiu helpas la kuraĝajn ekskursantojn identigi montojn, ebenaĵojn, urbojn kaj laŭdire, en klarĉielaj momentoj, proksimajn insulojn.

Ventorozo de Sant Jeroni

Older Posts »

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.