Resumo:
La napoleona armeo malkovras ke sia unua malvenko ŝuldiĝas al juna montkarbisto kiu, per senĉesa tamburado, kreis panikon ĉe la franca soldataro. Bonaparte sendas 6 profesiajn militistojn, trejnitajn en mil bataloj, kiuj havos unusolan celon: ĉasi lin en la Montserrat-montaro kaj pendigi lian kapon meze de vilaĝa placo. Post mortigi kelkajn liajn familianojn kaj amatojn kaj timigi ĉiujn liajn kunvilaĝanojn, ili komencas la ĉaspersekuton tra la montserrataj montoj.
Bruc devos sola elturniĝi por supervivi kaj venĝi sian familion. Tiel li fariĝos heroo kaj liberec-simbolo kaj espero por sia popolo. Kiel tamburisto li sukcesis en tio kio neniu antaŭe sukcesis: supervenki la tutpovan armeon de Napoleono Bonaparte.