La faŭno

Montserrat, malgraŭ lia modesta grandeco kompare al aliaj katalunaj montaroj, kiel ekzemple Pireneoj, permesas rifuĝon kaj vivon al tre diversaj bestospecioj. La montaro okupas diversajn regionojn kun malsamaj karakterizoj ene de la mediteranea klimato. Ĉi tie ni klopodos listigi kelkajn el la bestoj kiuj estas pli oftaj kaj renkonteblaj, estus malfacile kaj eble ne tre utile noti la insektan bunton kaj ĝenerale aliajn malgrandulojn. Jen do, kelkaj el la karakterizaj (mi libere esperantigis de la lokan nomon kaj aldonis la latinan) :

Verdkola anaso (Anas Platyrhynchos)

Biĉako (Saxicola Torquatos)

Abelego (Bombus Terrestris)

Vila skarabo (Oxythyrea Funesta)

Sovaĝa kapro (Capra Pyrenaica)

Kadernero (Carduelis Carduelis)

Karda papilio (Vanessa/Cynthya Cardui)

Helikino (Pomatias Elegans)

Randumulo (Prunella Collaris)

Kleopatro (Gonepteryx Cleopatra)

Kuniklo (Oryctolagus Cuniculus)

Korvo (Corvus Corax)

Drako (Tarentola Mauritanica)

Rozmarena skarabo (Chrysomela/Chrysolina americana

Vipuro (Vipera Latasti)

Sciuro (Sciurus Vulgaris)

Pilgrima falkono (Falco Peregrinus)

Gamarus’ (Strix Aluco)

Verda rano (Pelophylax/Rana Perezi)

Vulpo (Vulpes Vulpes)

Blufugila akrido (Oedipoda Caerulescens)

Puputo (Upupa Epops)

Salamandro (Salamandra Salamandra)

Apro (Sus Scrofa)

Sovaĝa kapro (Capra Pyrenaica)

Unu el la plej tipaj bestoj de Montserrat, ne tre malfacile videbla dum simplaj ekskursoj tra la montaro estas la kaproj de Montserrat. Ili estas verŝajne la plej grandaj vivestaĵoj, apud la aproj, ne tiel oftaj. Post longa periodo en kiu ili estis estingitaj, la kaproj estis reenkondukitaj en Montserrat en 1995. Ili estas brunkorpaj kun nigrecaj kruroj, maskloj elkreskigas kornojn 70 cm. longajn.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s