La esplorista monaĥo

Kvankam nia kutima imagbildo pri monaĥo transportas nin al fermita konstruaĵo kie la tempo aspektas frostigita kaj la rutino ŝajnas plene reĝi, la realo estas foje tre malsama. Tiu estas la kazo de Bonaventura Ubach, benedikta monaĥo kiu vojaĝis kaj loĝis tridek jarojn en Oriento.

Li instigis la tradukon de la biblio al la kataluna kaj la starigon de muzeo. En 1922-23 li skribis tagkajerojn pri sia sperto en Sirio kaj Irako.

La unuaj jaroj de la 20a jarcento svarmis je aventuristoj: Lawrence de Arabio, Gertrude Bell, Howard Carter, Ĉarles Leonard Wooley,…

Meze de tiaj migradoj al proksima oriento troviĝis Bonaventura Ubach (1879-1960), pri kiu oni eldonis antaŭ nelonge la libron Dietari d’un viatge per les regions de l’Iraq (Tagkajero de vojaĝo tra irakaj regionoj)

La celo de Bonaventua estis komenti la diversajn ĉapitrojn enhavataj en la biblio kaj, samtempe, li aspiris al kreado de muzeo en Montserrat,  specialigita pri Oriento. Muzeo kiu fine realiĝis kaj nuntempe viziteblas.

La bazo de liaj ekspedicioj estis en Bagdado, tiutempe regata de Britio. Li vizitis la ruinojn de Babilonio, la tombon de Ezekiel,  la antikvan Ur, patrujo de Abrahamo, laŭiris la Tigris-riveron, vizitis la urbojn Kirkuk kaj Erbil, trairis Kurdistanon ĝis Ninivo, kaj la tombon de la profeto Nahum, i. a.

Li revenis al Montserrat en 1951, kie li diservis laŭ la siria rito ĝis sia morto.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s