La ermitoj kaj la ermitejoj

Ermitejo de Sant Dimes

La plej antikvaj kaj unuaj gardantoj de la kapelo  de Sankta Maria de Montserrat estis la ermitoj. Kiam la benediktaj monaĥoj transprenis la respondecon  pri la sanktejo, ermitoj daŭrigis  sian solecan vivmanieron.Ili devenis el tre diversaj mondopartoj kaj indas mencii la nomojn de Laborde, Thicknesse, Vilhelmo de Humboldt, inter aliaj.

La regiono de Montserrrat sur kiu staras ermitejoj aŭ iliaj ruinoj estas konata per la nomoj Tebas kaj Tebaida, kiuj aludas al la Egipta regiono kie kolektiĝis rimarkinda nombro de anakoretoj. Ni donos kelkajn notoj pri ili:

Sant Jeroni- Malgranda ermitejo, fortike konstruita por elteni la fortan venton de tiu parto de la monto. Ĝi posedis du cisternojn ĉar ili asekuris akvorezervon en la sekecaj periodoj.

Santa Maria Magdalena– Nun en ruina stato, ĝi estis unu el la pli mallerte orientitaj. Onidire, de tie aŭdeblis la preĝojn de la monaĥejo.

Sant Onofre– Ĉe montokavo. Oni konstruis sepdek ŝtupojn por ĝin atingi. El ĝia pozicio videblas belega panoramo, kiu inkluzivas, en helaj tagoj, la balearajn insulojn.

Sant Joan– Apud Sant Onofre. Laŭ historia informo, Filipo la tria tagmanĝis tie la 10an de julio de 1599.

Santa Caterina– Sube de Sant Joan. Ĝi estis tre bone ŝirmita kontraŭ malbonaj veterkondiĉoj. Ĝia situo faciligis la viziton de multaj birdoj kaj, fakte, ĝi estis konata ankaŭ per la kromnomo La ocelleria de Montserrat (La birdejo de Montserrat).

Sant Jaume– Kvazaŭ pendanta de klifo, antaŭ la monaĥejo. Ĝi okulfrapis pro ĝia pitoresko.

Sant Antoni– La plej alta de la regiono Tebaida kaj unu el la plej belaj, ankaŭ pro la ĉirkaŭanta natura pejzaĝo.

Sant Salvador– Konstruita ĉe monta kavo. En sia komenco ĝi rolis kiel simpla rifuĝejo sed iom poste fariĝis ermitejo.

Sant Benet– Konstruita en 1536, ĝi celis faciligi al la pilgrimantoj la viziton al la proksimaj 5 ermitejoj, kiuj simbolis la 5 vundoj de Jesuo. Pro ĝia facila aliro oni rezervis la ermitejon por la plej maljunaj aŭ malsanaj ermitoj.

Santa Anna– Tie ermitoj dividis la vivon kun monaĥo, kiu rolis kiel estro de la ermitoj disaj tra la monto.

Santíssima Trinitat– Ankaŭ nomita Palau de les ermites (Palaco de la ermitejoj) ĉar ĝi estis pli granda ol la aliaj. Ermitoj sinsekve loĝis tie ĝis 1821, kiam grupo da banditoj murdis la lastan loĝanton, P. Gaspar Soler.

Santa Creu– La plej proksima al la monaĥejo. ĝi posedis tri cisternojn. Ĝi estis sanktigita far Benet d’Aragó, kiu loĝis tie dum sepdek sep jaroj.

Sant Dimes– Sufiĉe proksima al Santa Creu. Ĝi estis konata kiel la ermitejo de la kastelo, fortikaĵo kiu staris apude ĝis la jaro 1474.

Krom tiuj, ankaŭ estis loĝataj kelkaj kapeloj: Santa Maria, Sant Iscle, Sant Pere, Sant Martí kaj Sant Miquel.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s