La biblioteko

Biblioteca de Montserrat

La biblioteko kaj la arĥivo de Montserrat estis detruitaj en 1811 pro la franca okupado kaj la napoleona milito. Laŭ rakonto de abato Deàs, en iu kampardomo konata kiel Calsina, oni gardis la librojn savitajn de la incendio de 1811. En la tempo de la vicsekvanta abato, Marcet, oni sucesis restarigi nian plej karan manuskripton, la tiel nomatan Llibre Vermell (Ruĝa Libro). Ĝi saviĝis el la brulado ĉar en tiu tempo la manuskripto ne estis en Montserrat sed ĉe la domo de iu homo en urbo Vic.La manuskripto revenis al ni dank’ al la interveno de pastro Collell dum la 19a jarcento. Aliaj libroj saviĝis pro diversaj kaŭzoj, inter ili ekzemplero de poliglota biblio.

Kune kun la restarigo de la monaĥa vivo en Montserrat en 1844, oni refaris bibliotekon kun kelkaj miloj da piaj libroj. La abato Deás sendis kelkajn monaĥojn studi en Barcelono kaj Jerusalemo kaj komencis krei gravan librokolekton kaj ankaŭ kreis la revuon Revista Montserratina. Sed la vera fortpuŝanto de la biblioteko estis la abato Antoni M. Marcet i Poal, kiu konceptis sian laborprogramon kiel “kulto kaj kulturo”. Per kulto li celis, kompreneble, la liturgion dum per kulturo li ambiciis igi la monaĥejon centro de eklezia kulturo. Por tiu celo li sendis studentmonaĥojn al Barcelono, Romo kaj Jerusalemo.

Tia projekto postulis havi kaj bonan bibliotekon kaj ordigon de la diversaj fakoj: filozofio, teologio, sanktaj skribaĵoj, eklezia historio, patrologio, ktp.

Laŭ abato Deás, la ĉefsalono de la biblioteko estis rekonstruata en 1857, okaze de la vizito de la reĝino Isabel la dua. Tiu ĉambro estis poste remodlita de la arĥitekto Puig i Cadafalch inter 1917 kaj komence de la 1920aj jaroj. Ĉe la enirejo de la biblioteko oni starigis monoliton omaĝe al abato Marcet kun la jena enskribo:

“La biblioteko, plej granda ornamaĵo por benedikta monaĥejo, estis plivastigita ĝis cent kvindek mil libroj pro la sindediĉo de la abato Antoni, kun la deziro ke la monaĥoj povu esplori pri la vero sen bezono de foriro kaj tiel ankaŭ pli bone gardi la monaĥan stabilecon.”

Nuntempe ĝi posedas pli ol tricent mil librojn. En la tempo de Marcet oni bonŝance kalkulis pri la tre efika laboro de bibliotekisto, la pastro Antoni Tobella. Li aĉetis en Germanio kompletajn librokolektojn dum la epoko en kiu la germana monero estis forte devalorigita. La libroj kiuj ne kongruis kun la biblioteko de la monaĥejo estis siavice venditaj por havi plian monon por postaj aĉetadoj. Dum la 20 jarcento la biblioteko riĉiĝis per novaj libroj  dank’ al kelkaj heredigoj de privatuloj.

Tiu ĉi blogero estas esperanta traduko de fragmento de la libro Informe confidencial sobre Els monjos de Montserrat*, Hilari Raguer.  Eldonejo Base, marto 2009.

* Konfidenca informo pri la monaĥoj de Montserrat

Fonto de la foto:

http://farm3.static.flickr.com/2413/2476028699_a36b9ff542.jpg

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s