La legendo de Fra Garí (Frato Garí)

Laŭdire de la legendo, antaŭ multe da tempo ekzistis kavaliro nomata Fra Garí, kiu iam retiriĝis kaj fariĝis ermito en Montserrat.

Lia boneco kaj liaj mirindaĵoj estis tre famaj, aparte pro lia kapablo sanigi homojn. Sekve al tio, la diablo tre enviis kaj furiozis pri li. La diablo ne toleris lian agadon kaj ekpensis la rimedon transformiĝi al eremito, vivi apud li kaj devojigi lin al fia vivcelo.

Sed eĉ tiel Fra Garí falis en pekon kaj Satano devis elpensi novan planon pli firuzan. La diablo sorĉis Riquilda-n, filino de la grafo Guifré el Pilós. La grafo, timanta kaj zorganta pri sia filino, konsultis plurajn kuracistojn kaj eksorcistojn sed neniu el ili sukcesis revenigi la sanstaton al Riquilda.

Preskaŭ senespera, Guifré el Pilós decidis konduki ŝin al la sankta eremito de Montserrat, altirita de lia famo.Fra Garí, post unua rifuzo, argumentante ke li ne povus gastigi dece tiun princinon,akceptis alpreni ŝin, premita de la insista petado de la patro.

Laŭ la legendo, la diablo tiel lerte sorĉis la junulinon, ke ŝi aspektis ege bela kaj alloga, antaŭ kio Fra Garí fine estis venkita de la tento kaj seksperfortis ŝin.

Post tio, Fra garí sentis grandegan kulposenton kaj , en nervostreĉo, decidis mortigi kaj enterigi ŝin apud la ermitejo.

Sed, ne povante elpezigi sian koron, li decidis migri al Romo por submetiĝi al la juĝo de la Papo. Trairante la proksiman vilaĝon Collbató, Fra Garí haltis por ripozi sur ŝtono. Onidire, siaj kulpoj estis tiom pezaj ke, laŭ la legendo, tie fariĝis kavo. Tiu kavo ankoraŭ etas konata de la vilaĝanoj per la nomo La Spuro de Fra Garí.

Kiam la eremito atingis la papsidejon, la papo hororiĝis de lia krimo kaj, per sia ceremonia ĉapo, desegnis cirklon ĉirkaŭ la eremito, asertante ke, se la krimo ne estas padonebla far Dio, la terpeco ene de la cirklo dronos malsupren ĝis la infero, male tio signifos ke la granda peko de Fra Garí iam estos pardonita. Konstatinte ke la terpeco restas en sia origina loko, la papo diktis sian rezolucion:

“de nun  Fra Garí devos movi sin kvarpiede, kiel besto kaj manĝi nur herbojn kaj plantradikojn, krome li  rajtos nek paroli nek lavi sin iam ajn. fine la papo aldonis ke kiam la pentotempo estos plenumita, Dio pardonos lin per la voĉo de iu  infano.

Post la papa kondamno, komencis kreski haroj sur la tuta korpo de Fra Garí, ankaŭ kreskis liaj ungoj kaj liaj vestaĵoj iom post iom ĉifoniĝis kaj malaperis. Li rifuĝis en kaverno de Montserrat, alparolante neniun homon kaj marŝanta kvarpiede. Entute li vere aspektis kiel besto.

Tempo pasis kaj iam la grafo Guifré, jam forgesinta pri la bedaŭrindaj okazaĵoj, partoprenis ĉasekskurson en Montserrat kune kun aliaj nobeloj kaj okazis ke liaj hundoj kaptis la “strangan beston” kaj oni kondukis ĝin al Barcelono, enfermita en speciala kaĝo.

Post ioma tempo, Guifré el Pilós ekhavis novan idon kaj planis celebran feston okaze de lia baldaŭa bapto. Dum la festa aranĝo, la grafo profitis por montri la strangan beston al siaj invititoj, multaj el ili ĉasistoj.

La publiko tre scivoleme rigardis la beston, konfirmante ĝian rarecon ĉar neniu ĉasisto povis raporti pri simila eltrovaĵo. Subite, meze de la spektado kaj blablado, la baptota infano kiu apenaŭ aĝis kelkajn tagojn, ekparolis:

“Leviĝu Garí, Dio jam pardonis vin!”

Kiam Fra Garí leviĝis, ĉiuj ĉeestantoj malkovris kaj rekonis la eremiton. Fra Garí rakontis sian tutan historion al Guifré kiu, ŝokita, petis al la eremito montri la lokon en kiu estis enterigita Riquilda. Por plej granda surprizo, oni trovis ŝin vivanta kaj sana.

Fonto de la bildo: http://tinyurl.com/39e8xjv

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s