Historio de la funikularo

La funikularo

Por renkonti la originon de la trajno supreniranta al Montserrat ni devas retroiri al la lastaj jaroj de la 19a jarcento, kiam piuloj kaj pilgrimantoj postulis plibonigon de la vojo al la sanktejo. Estis tradicio supreniri al Montserrat per la vojo de Collbató, kiun homoj uzis piede kaj surĉevale, kelkaj tamen, ankaŭ uzis la vojon de Sankta Cecilia, kiu iĝis ŝoseo por ĉaroj en 1698.

Meze de la 19a jarcento oni decidis ekkonstrui alternativajn vojojn kaj la kompanio Ferrocarriles del Norte (Fervojoj de la Nordo) longigis siajn liniojn ĝis Monistrol de Montserrat. Samtempe mem la kompanio konstruis 14-kilometran ŝoseon (1858-59) kondukantan al la sanktejo sur la monto, ŝoseo kiu originis el antikva ĉevalvojo. De tiam ĝi estis uzata de kaleŝoj kaj ĉaroj kiuj bezonadis tri horojn kaj duono por plenumi la vojaĝon.

La manko de konstanta komunikado kaj la plialtigo de la nombro de vizitantoj instigis la inĝenieron Joaquim Carrera, enamiĝinta pri Montserrat, kaj la svisan kompanion de monttrajnoj, konvinki la entrepreniston Josep M. González, pri la bezono konstrui fervojon de Monistrol al Montserrat.

En la jaro 1881 fondiĝis la Compañia de Ferrocarriles de Montaña a Grandes Pendientes (Kompanio de Monttrajnoj al Grandaj Deklivoj). La funikularo estis inaŭgurita la 6an de oktobro de 1892 kaj tuj fariĝis la plej populara trajno de Katalunio. Multobliĝis la pilgrimadoj kaj piaj grupvizitoj. Per tiu novnaskita veturilo eblis plenumi la vojaĝon en nur unu horon kaj kvin minutoj.

Per la kombino kun  tiu nova linio eblis iri per trajno de Barcelono al Montserrat kaj reveni en malpli ol unu tago. Kompreneble la funikularo plivigligis la ekonomion de la regiono kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj komencis kreski kaj pligrandiĝi.

La maksimuma populareco de la trajno okazis inter 1920 kaj 1947. En tiu lasta jaro la funikularo transportis ĝis 274.000 psaĝerojn. En 1931 alvenis  granda monkrizo de la kompanio, iom antaŭ la hispana milito. Sed la plej malfeliĉa evento estis gravega akcidento okazinta  la 25an de julio de 1953 post kio la kompanio ne sukcesis restariĝi kaj la linio fine fermiĝis en majo 1957a.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s