Feriu proksime de Montserrat kaj Barcelono

Se vi planas ĉijare ferii en Katalunio, mi ĵus preparas oferton por vi kaj unu akompananton. Mia loĝejo estas granda kaj posedas unu liberan ĉambron kun du litoj. La apartamento ne estas en Barcelono, turisme grava kaj altira urbo sed ankaŭ ne malproksime, per ĉiutaga buso vi povas ĝin atingi post unuhora veturado. Ankaŭ per trajno eblas vojaĝi tien kvankam la vojaĝtempo estas iom plia. Ambaŭ stacioj troviĝas je 8 minutoj de la loĝejo.
Ankaŭ je simila proksimo estas la montaro Montserrat kaj ĝia fama Monaĥejo. En somero oni starigas busojn al la plej proksimaj plaĝoj, kun simila vojaĝdaŭro.
En la apartamento nuntempe loĝas du homoj, juna galegino kaj mi mem. Gastoj rajtas uzi ĉiujn komunajn servojn: du duŝejoj/necesejoj, granda kuirejo, lavejo, salono/manĝejo, balkono.
La domo disponas je konforta lifto. La kvartalo estas aparte trankvila, je iu ekstremo de la urbo ne tiom dense loĝata, kio cetere faciligas autoparkadon.
Igualada estas mezgranda urbo kun belaj promenejo kaj urbodoma placo. Same spektinda estas la konstruado de homkasteloj far la loka tradicia grupo Moixiganguers d’Igualada. Se vi interesiĝas pri moderna arkitekturo, rekomendindas vizito al la nova tombejo.
Interesa estas ankau la Ateneu Igualadí de la Classe Obrera, en kiu okazis perlegoj kaj kursoj pri esperanto komence de la pasinta jarcento.

La prezo de la gastoĉambro estas 10€/tage (1 aŭ 2 homoj). Por pli ol unusemajna restado oni povas pritrakti rabaton. Se temas pri familio kun infano(j) oni povas esplori eblecojn.
Lastinforme: la ĉambro estas ekipita per propra manlavujo kun apuda marmora platformo sur kiu mi baldau provizos mikroondaparaton).

Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent

Salono/manĝejo/balkono

Kuirejo / Cuina d'Igualada

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s