La sorĉita giganto

Imatge

Tiu ĉi legendo rakontas ke, antaŭ multaj jaroj, ĉe la piedo de Montserrat, staris farmdomo en kiu loĝis kelkaj kamparanoj. Ĉiutage, kiam ili revenis post la paŝtumado, ili enfermis la ŝafaron en la ŝafejo kaj iris enlitiĝi. Dum ilia dormado, iu ŝteladis kelkajn ŝafojn kaj forportis.

Iam, juna paŝtisto aŭdis ke la farmestro edzinigus sian filinon al tiu kiu kaptus la ŝteliston. La juna paŝtisto kaŝis sin ie ĉe la ŝafejo atendante la alvenon de la rabisto. Iun nokton li aŭdis tre laŭtajn paŝojn kaj ekvidis kiel giganto prenis kelkajn ŝafojn.

La morgaŭan tagon li rakontis tion al la aliaj paŝtistoj sed ili tute ne volis kredi lin, ili opiniis lin freneza kaj ke ĉiuokaze li petu konsilon de la sorĉistino.

Li iris viziti la sorĉistinon kaj rakontis noktan travivaĵon. La sorĉistino diris:

-Atentu, se la giganto vidos vin, vi povus esti vorita.

 La paŝtisto petis:
– Kial la giganto nur promenas dum la nokto?

– Ĉar li timas la lumon, ĝi igos lin ŝtona – respondis la sorĉistino –
Post tiu ĉi konversacio, la paŝtisto revenis hejmen kaj petis la kunlaboron de la aliaj paŝtistoj

por trompi la giganton. La trompo konsistis el malproksimigi la ŝafarojn el la montaro por malsatigi la giganton, ŝanĝi sian itineron kaj ellasi kelkajn ŝafojn de tempo al tempo. Per tiu truko, la giganto iom post iom malproksimiĝus de la montaro. Tiel ili faris.

Kiam la nokto alvenis, la giganto revenis al la kutima ŝafejo kaj, vidinte ke ĝi estas malplena, komencis serĉi, ne konsciante ke li malproksimiĝas pli kaj pli de la montaro. de tempo al tempo li trovis iun ŝafon kaj manĝis ĝin. Kiam li estis sata, li volis reveni sed li ekvidis ke la suno estas tuj aperonta. Li rapidigis la paŝojn al sia rifuĝejo sed li haltis momenton pro la stomakpezo kaj laco. Ĝuste en tiu momento, la unua sunradio de la tago tuŝis lian frunton kaj transformis lin al ŝtono.

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s