Fragmentoj de ŝakhistorio

https://i0.wp.com/img02.lavanguardia.com/2014/11/17/El-guionista-y-director-Agusti_54419947492_54028874188_960_639.jpg

Ĉirkaŭ 1495, valenciano de la urbo Sogorb, nome Francesc Vicent, judo, kompilis kaj publikigis unuafoje la regulojn kiuj estas konsiderataj la bazo de la moderna ŝako. Li faris tion en la kataluna lingvo, per la libro LLibre dels Jochs partitis dels scachs en nombre de 100. Vera kaj unika juvelo pri kiu oni havas tre malmultajn informojn. La lastaj spuroj trovitaj pri ĝi kondukis la esploristojn ĝis la biblioteko de Montserrat, kie kuŝis unu ekzempleron almenaŭ ĝis la komenco de la 19a jarcento. Post tio, ĉio envolviĝis en mistero.

La graveco de tiu teksto konsistas el tio, ke unuafoje en la historio oni establis la regularon de la ŝako laŭ tiu sistemo kiun oni konas nuntempe, la sama per kiu la norvega Carlsen kaj la hinda Anand interdisputas nun la mondan ĉampiontitolon.

Por pli bone kompreni la eksterordinaran gravecon de tiu verko, estas konvene mallonge resumi la historion de ŝako. Oni komencis strukturigi la ludon en formo simila al la nuna en Hindio. Tie la ludon estis nomata ŝaturanga, kaj ĝi kunfrontigis kvar armeojn sur tabulo el 64 ĉeloj. Post la tempo, la batalo okazis nur inter du partioj kaj la ludo atingas Persion, kie ĝi ĝuis grandan akcepton kaj naskliĝis esprimoj kiel (ŝak-)mato! (la reĝo estas kaptita).

En tiu tempo la ludo estas tre longdaŭra. La ŝako alvenas en okcidenton tra la iberia duoninsulo, portita de la muzulmanoj kaj ĝi rapide disvastiĝas ankaŭ inter kristanoj kaj judoj. En la 11a jarcento ĝi populariĝas inter la intelektularo pro ĝi kombino de strategio kaj matematiko.

El la paro reĝo-viziro oni transiras al la paro reĝo-kuriero. Meze de la 15a jarcento, kiam Valencio estis tre prospera kaj fama, la ludo plu disvastiĝas kaj en 1475, tri valenciaj judoj, Vinyoles, Castellví kaj Fenollar, publikigas alegorian poemon, Scachs d’amor (Ama ŝako), en kiu unuafoje oni parolas pri la figuro de la reĝino, kompleta revolucio ĉar temis pri ina figuro kadre de milita etoso.

La malnovaj reguloj suferas la revolucion ĉar oni atribuiis al la reĝino la povon de ĉiuj movoj krom tiu de la ĉevalo, t.e., ĝi povas diagonali kiel kurieroj, antaŭeniri du ĉelojn samkiel peonoj, ktp. Alia revolucia trajto de la nova ludado estas tiu, ke simpla peono povas esti kronita se ĝi atingas la finan ĉelon.

La lasta ekzemplero de Scachs d’amor perdiĝis dum la hispana enlanda milito, sed konserviĝas fota ekzemplero en la Biblioteko de Katalunio, vera trezoro.

Dudek jarojn poste, en 1495, Francesc Vicent publikigas sian faman libron, kun jam klaraj novreguloj, akompanitaj de cento da ŝakproblemoj. La esploristoj kalkulas la eldonon de 300 kopioj el tiu fundamenta traktato sed bedaŭrinde neniu el ili estis ĝis nun trovata.

Artikolfragmento katalunlingve plubikigita en La Vanguardia, merkredo 19a de Novembro 2014. Originala titolo: A la recerca del sant greal dels escacs.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s