Jaume Rocamora, unua ekspozicio 2016

La Muzeo de Montserrat komencis sian ekspozician periodon de 2016 per prezento de la verkaro de la kataluna artisto Jaume Rocamora (Tortosa, 1946). Tiu ĉi inaŭgura ekspozicio viziteblas ekde la 14a de januaro ĝis la 1a de majo kaj montras la delikatan laboron de artisto uzante paperon. Oni povos trovi ĝin en la salono Espai d’Art Pere Pruna.

La prezento de Jaume Rocamora estis ĉefprizorgita de la prestiĝa artkritikisto Daniel giralt-Miracle, kaj ĝi montriĝas sub la titolo Les Variacions Rocamora (La Variacioj Rocamora). La artisto, naskiĝinta rande de la rivero Ebro, prezentas selekton el sia surpapera verkaro, en kiu li ludis per geometrio, spaco kaj formo.

Rocamora bezonas sin esprimi per akurata kaj fajna geometrio sed tio ne malhelpis krei varman verkon, forme kaj materie allogan; li tion sukcesas uzante kartonojn, teksaĵojn aŭ paperpaston. Malproksimiĝante de ekstremaj minimismoj kiujn oni povas trovi ĉe sintezaj materialoj. Probable tiu varmeco plej evidentiĝas en la gofritaj artaĵoj. Tiu artproceduro estas uzita jam de multaj jaroj kaj la artisto, motivita de suprematisma filozofio, pli kaj pli poluris kaj esencialigis siajn artpecojn.

 

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s