Montserrat vikipedie

Montserrat des de Manresa.JPG

Montserrat estas rokmasivo kiu estas konsiderata la monto plej grava kaj signifoplena de Katalunio. Ĝi situas je 30 kilometroj de la centro de Barcelono, inter la komarkoj (regionoj) Anoia, Baix Llobregat kaj Bages. En tiu ĉi montaro troviĝas la sanktejo kaj benedikta monaĥejo de Montserrat, dediĉita al la Virgulino de Montserrat.

La vorto mont signifas monto kaj serrat signifas segita, en la kataluna. La nomo devenas Resultado de imaxes para escut de Montserratel tio, ke pro ĝia speciala morfologio ĝi aspektas kvazaŭ oni estus provinta ĝin segi per giganta segilo. Same la vorto serrat kiel la vorto serralada (montaro), venas el serra, kiu siavice venas el la latina serra, nomo de la ilo por segi (segilo).

En heraldikaj reprezentoj, Montserrat montriĝas kiel montoĉeno el oro sur  ruĝa fono kaj kun orsegilo ĝin surtranĉanta.

Spiriteco

De kiam oni, laŭ la legendo, trovis statuon de Virgulino en la Santa Cova (Sankta Groto), Imaxe relacionadaMontserrat estis ligita al spiriteco. Krom la monaĥejon, la monto enhavas rimarkindan nombron de preĝejon kaj ermitejoj, kelkajn tute forlasitajn, kiel tiuj de Santa Cecilia, Sant Benet,  Sant Joan aŭ Sant Jeroni.

 

La Virgulino, popole konata kiel la Moreneta (la Brunulino), pro ĝia malhela koloro, estas romanica skulptaĵo el ligno datumita je la fino de la 12a jarcento. Ĝia koloro estas rezulto el la ŝanĝiĝo de la verniso pro la tempopaso. La festo de la Virgulino de Montserrat okazas la 27an de aprilo. La Virgulino estas la patrono de Katalunio.

Legendo

Laŭ la legendo, en la jaro 880, en sabata vespero, iuj paŝtistoj vidis malsupreniri el la ĉielo fortan lumon akompanitan de belega melodio. Sekvantan sabaton la vizio ripetiĝis. La postajn kvar sabatojn, la pastro de Olesa (loka vilaĝo) akompanis la paŝtistojn, kiu atestis pri la vizio.

La episkopo, sciinte pri la okazaĵo, organizis viziton kaj dum ĝi ili trovis groton en kiu kuŝis la Sankta Skulptaĵo. La episkopo Vila proponis translokigi la skulptaĵon a urbo Manresa sed, ekmovinte la figuron, ĝi iĝis pli kaj pli peza ĝis kiam oni ne plu povis antaŭeniri. La episkopo interpretis tiun fenomenon kiel deziro de la Virgulino resti en tiu loko kaj, sekve, li ordonis konstrui tie kapelon.

La monaĥejo

Inter la diversaj konstuaĵoj de la benedikta monaĥejo, la kapitula salono, la novromanika  klaŭstro kaj la refektorio elstaras pro ĝia arkitekta stilo, renovigita en 1925 de Josep Puig i Cadafalch.

La nuntempa komunumo de Montserrat konsistas el okdek monaĥoj sekvantaj la regulo de Sankta Benedikto (6a jarcento). La ĉefa celo de la komunumo estas zorgi ke la monto plu estu referencpunkto por renkontado kaj preĝado.

 

Kulturo

La kulturo ankaŭ estas parto de Montserrat ĉar la monaĥejo inkluzivas bibliotekon kun Resultado de imaxes para revista serra d'or abadia de montserratpreskaŭ 300.000 libroj, koruslernejon por infanoj (konsiderata la plej antikvan el Eŭropo) kaj muzeon enhavanta verkojn de El Greco, Picasso kaj Salvador Dalí. Krome ankaŭ oni konservas tie trezoroj el Antikva Egiptio, kio inkluzivas mumion.

La monaĥejo zorgas pri editado sub la stampo Publicacions de l’Abadia de Montserrat (Publikaĵoj de la Abatejo de Montserrat), inter ili la revuo Serra d’Or (Ora Segilo).

Fonto: la informoj estas parta traduko de la artikolo en kataluna Vikipedio

 

 

 

 

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s