La ĉefepiskopo de Tarragona kaj la abatestro de Montserrat malaprobas la enkarcerigon kaj vokas al dialogo

Same kiel aliaj reprezentantoj de la socio, la ĉefepiskopo de Tarragona, Jaume Pujol, kaj la abatestro de Montserrat, Josep Maria Soler, publikigis sian malaprobon al la ĵusa enkarcerigo de la kataluniaj deputitoj kaj registaranoj, Josep Rull, Jordi Turull, Raül Romeva, Carme Forcadell kaj Dolors Bassa.

Josep Maria Soler

Soler redaktis la jenan komunikon:

La nuna situacio en Katalunio estas tre zorgiga kaj doloriga. La preventaj enkarcerigoj, nekompreneblaj por multaj homoj, kreas grandan nervozon. Krome, ili malfaciligas la eblecon pri malaltigo de la socia streĉo, necesa por trovi manieron solvi la politikan problemon kiu tuŝas nin ĉiujn kies plimalboniĝon neniu deziras. Tial, gravas plu teni la kapablon alfronti la nunan momenton surbaze de la meditado kaj la dialogo; dialogo sen la humiligoj kiuj multaj petadas jam delonge. Nepras ke ĉiu el ni faru sian plejeblon por superi tiun ĉi momenton per pacaj kaj demokratiaj rimedoj, tiel kiel vojmontris la katalunaj episkopoj en ilia Noto de la 16 de pasinta februaro. Ni konsciu pri la graveco agi  senpasie kaj saĝe, ni petas ke nia Dipatrino iluminu la katalunan teron (aludo al tradicia popolkanto) en tiu ĉi malfacila tempo.

Arquebisbe

“Nin doloras la enprizonigoj, kiuj malfaciligas la estontan kunvivadon. Ni preĝu por la paco kaj la refratiĝo”

Fonto: Vilaweb

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

w

Connecting to %s