Gospelo + orgeno en Montserrat

La venontan sabaton 8an de aŭgusto, je la 21a horo okazos la plej noviga koncerto de tiu ĉi 5a eldono de la Internacia Festivalo de Orgeno de Montserrat. Unuafoje, la orgeno de Montserrat transsaltos al la nuntempo: la majstro Tomasz Adam Nowak, ĉeforgenisto de S. Lambert de Münster, improvizos sur la spiritualaj gospelkantoj interpretitaj de la grupo Messengers. Tiun ĉi koncerton oni povos rekte spekti televide tra la Reto de Loka Komunikado de Montserrat RTV (www.montserratcomunicacio.cat / 100,6FM). La eniro al la baziliko estos senpaga.

Fonto: Montserrat

La abatejo de Montserrat, reteja prezento.

Kvankam ekzistas la plej konata turisma, kultura kaj komerca retejo de Montserrat,  kiu enhavas multege da informoj ĉiuspecaj, indas scii ke ankaŭ la abatejo disponas pri propra retejo, en kiu oni povas pli facile familiariĝi kun la monaĥejaj vivkutimoj. Jen ioma enkonduko de la sinprezenta mesaĝo:

“Saluton (laŭvorte: Dio vin protektu)! estu bonvenaj al la retejo de la Abatejo de Montserrat. Nome de la monaĥa komunumo, messervantoj, laboristoj de la sanktejo kaj ĉiuj kiuj helpas igi Montserraton afabla akceptejo, mi deziras al vi la pacon de Kristo, kaj mi esperas ke tiu ĉi virtuala vizito iĝu, iam, pilgrimado al la Sankta Montaro.

Montserrat estas benedikta monaĥejo kun historio preskaŭ miljara. El ĝi kreskis Sanktejo de la Dipatrino. La spirita ĉeesto de Sankta Maria kaj la sekvon de la Evangelio laŭ la Regularo de Sankta Benedikto, aparte difinis la montseratan vivon….”

La ermitorifuĝejo de Sant Salvador

Ermitejo de Sant Salvador

Ermitejo de Sant Salvador

La ermitejo de Sant Salvador (maldekstra bildo) estas unu el la plej pitoreskaj de Montserrat, aparte pro ĝia kurioza integriĝo kun la montaro. Ĝi profitas el natura kavo antaŭekzistanta ĉe la suda parto de la monteto L’Elefant (La Elefanto, suba maldekstra bildo, centra monteto). La kavo estas okulforma kaj ĝia interno estas finprotektita per ŝtonmuro kun fenestroj kaj pordo. Temas nuntempe pri libera rifuĝejo, malgranda kaj ĉarma, tre vizitata kaj uzata de ekskursantoj kaj montgrimpantoj kiel tranoktejon kaj ŝirmejo kontraŭ pluvo, lastatempe oni aldonis lignohejtilon por la vintro. Starante ĉe la sojlo, oni povas kontempli belan panoramon de la orienta parto de Montserrat (sube, dekstra bildo). Antaŭ la ermitejo impone leviĝas la montopinto konata kiel La Mòmia (La Mumio, suba maldekstra bildo, dekstra monteto). Apud la enirejo, oni konstruis ankaŭ rudimentan akvokolektujon kiu nutriĝas el la falantaj pluvoj. Nuntempe ĝi estas prizorgata de la homoj kiuj servas al ekskursantoj ĉe la proksima ermitejo Sant Benet, kiu iĝis amasdormejo kaj trinkejo post interkonsento kun la proprietulo, la benedikta abatejo de MontserMontserrat dis de Sant Salvadorrat.cropped-like-fingers1.jpg

Maur Ametller, la kataluna Da Vinci

Maur 2 planesLi ne kreis ion kio grave ŝanĝis la mondon sed li estis admirita pro lia inventemo kaj lia kapablo antaŭvidi la futuron. Naturesploristo, muzikisto kaj inventisto, Maur Ametller kredis je Dio sed ankaŭ je la fiziko.

Tiu ĉi multfaka monaĥo, kiu vivis inter la monaĥejoj de Montserrat kaj de Sant Benet, montriĝas kiel klara ekzemplo de la scienca spirito kiu karakterizis la Klerismo.

La 16an de novembro de 1802, la monaĥoj de Montserrat ekscite atendis viziton altnivelan. Estis jam kutimo ke, de tempo al tempo, iu elstara homo alvenis ĝis la sankta monto, sed ĉifoje temis pri tuta reĝa familio, Karlo la 4a, lia edzino (la reĝino Maria Luisa) kaj la reĝidinoj Maria Antonia kaj Izabela.

Laŭ oni rakontas en Analecta Montserratensia, la gereĝoj omaĝis al la Moreneta (la Virgulino de Montserrat), vizitis la salonojn de la monaĥejo kaj rifuzis foriri sen antaŭa konatiĝo kun unu el la membroj de la komunumo: la pastro Maur Ametller, etstatura monaĥo, gaja kaj iom ekstravaganca. Kion faris tiu izolita monaĥo en sia ĉelo tiel ke lia famo atingis la kortumon de Madrido?

La fakto estas, ke la reĝoj aŭdis pri nova kaj originala muzikinstrumento nomata velakordo, unu el la multaj inventoj de la benedikta monaĥo, kaj ili volis memokule vidi kiel aspektis kaj kiel sonis tiu kurioza inventaĵo. Kaj ili tute ne seniluziiĝis. Karlo la 4a kaj siaj akompanantoj miregis rigardante ĝin. La velakordo estis speco de klaviceno, nur ke ĝi havis formon de latina velo.

https://i2.wp.com/argellies.free.fr/images/clavicytherium.jpg
  Vertikala klaviceno, eble simila al velakordo

Ĝia klavaro konsistis el kvar oktavoj, kun vertikala kesto kaj horizontalaj kordoj. Tiel, rakontis Maur Ametller, la muzikilo generas sonojn pli akutajn ol la klavicenoj kaj fortepianoj, du el la instrumentoj kiuj neniam mankis en la salonoj de la reĝa palaco.

La admirata sono de la velakordo

Post fari muzikan provprezenton al la gereĝoj, Maur plu rakontis kiel estis la krea procezo per kiu li ellaboris la instrumenton. Male ol la ceteraj muzikiloj el la sama familio, diris Ametller, la velakordo posedas tri kordojn el latuno po ĉiu noto, pinĉitaj per ŝtala nadlo. Tiuj kordoj produktas tre fortan metalsonon.

Alia singulara trajto, kiu kaŭzis surprizon al Karlo la 4a estis malkovri, ke ametller anstataŭigis la plumojn el anaso aŭ korvo, tipaj por klavicenoj, per peco el kartilago de balena dento, kiu estis pli fortika kaj samtempe pli fleksebla.

Laste, ĉar la velakordo montris sian keston rektavide, male ol pianoj, ĝia malferma sonoreco generis “mildegan sonon” kaj “ĉarman harmonion”, laŭ rakontas la tiuepokaj kronikoj.

Fine de la vizito, la monaĥo regalis la reĝan familion per eta koncerto.

La gereĝoj foriris fascinitaj, kaj ne nur pro la koncerto. La vizito al la ĉelo de la monaĥo estis ankaŭ spektaklo. Eĉ se temis pri diskreta spaco de la monaĥejo, la vivejo de la monaĥo jam delonge altiris “scivolemulojn naciajn kaj internaciajn”, laŭdire de la kronikoj mem.

Verdire, krom inventisto, la pastro Maur estis ankaŭ naturesploristo kaj tial li sindediĉis al dissekcado kaj remburado de insektoj kaj papilioj, trobitaj en siaj montaj ekskursoj dum dekses jaroj.

La reĝino Maria Luisa miregis antaŭ la granda diverseco el sekigitaj insektoj ekspoziciitaj sur etaj fikstabuloj. Kaj aldone, Ametller eĉ pli surprizis la reĝinon sidigante ŝin sur speciala seĝo dekoraciita per papilioj.

Pro lia tuta laborkreado, Karlo la 4a koncedis al Maur Ametller tutvivan pension kiu altis 5 realoj, destinitaj kovri la elspezojn de la esplorlaboroj.

La ribelema monaĥo

La vivo de Francesc Ametller –tiu ĉi estas lia baptonomo- komenciĝis la 6an de aŭgusto de 1749, en Palafrugell. En 1758 li aliĝis al la mesoservantaro de la monaĥejo de Montserrat, kie la monaĥo Benet Julià Ros instruis al li muzikon. Li estis deksesjara kiam lia patro malpermesis al li inici sin en la novicadon de la benedikta komunumo. Tamen li neniam rezignis pri la ideo reveni iam al la sankta monto.

Post tio pasis du jardekoj. Estante 37-jara, li fariĝis tro maljuna por la inicado sed li kunhavis bonajn avalojn: li estis iam mesoservanto, li estis sacerdoto de antaŭ multaj jaroj kaj li estis plenuminta longan muzikkarieron en Figueres kaj oficis kiel kantorestro en la katedralo de Tarragona. Danke al ĉio tio, la 14an de oktobro de 1786 li iĝis pastro Maur, nomo kiun li ricevis en la momento survesti la benediktan kostumon.

La muziko ne nur helpis lin eniri la monaĥejon sed ankaŭ pro ĝi li estis baldaŭ laŭdata. Surprizante pro lia eksterordinara baritona voĉo, li fariĝis post nelonge majora kantoro. Tiu ĉi posteno signifis gvidi la kantojn de la monaĥoj, indiki kiujn kantojn oni devas prezenti en ĉiu diservo kaj prizorgi la muziklibrojn. Paralele al tio, Maur ankaŭ trovis tempon por komponado. Inter liaj verkoj indas mencii la kanton Salve solemne, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas kantata en la postvesperaj preĝoj, polifonian Pasion, du himnojn je kvar voĉoj –Pange lingua gloriosi (kantata dum paska jaŭdo) kaj Vexilla Regis Prodeunt (kantata dum paska vendredo)- kaj laste, la paŝojn de Palmo-dimanĉo kaj paska vendredo. Krome li enkondukis novajn teknikojn en la kantadon, kiuj plialtigis la pompon kaj elstarigis la koruson de Montserrat.

Malgraŭ tio, li estis plurfoje akuzita pro tio ke oni konsideris lin tro sendependema kaj kontestema. Sendube la strikta monaĥa vivo fojfoje subpremis lian grandan kapablon inventi. Nur inter la jaroj 1809 kaj 1810, la abato de Montserrat akuzis lin pro instigo al malobeo, fuĝoj al Manresa, malobservo de la pentopunoj kaj eĉ provo eskapi el la enfermigo je kiu li estis punita “perforte rompante la pordofermilon de sia ĉelo”.

Verdire Maur emis ofte malaperi longajn horojn, padumante sur la montaro kun la celo trovi kaj kapti ekstravagancajn vivspecimenojn. Danke al tiuj ekkursoj, li estis la unua kiu mezuris la altecon de la Montserrata montaro. Malgraŭ ĉio, tiu plezura vivo –muziko, preĝado, naturo kaj inventemo, laŭ la vivfilozofio de Maur Ametller- ne longis por ĉiam. Dum la milito kontraŭ la napoleonaj armeoj, la 25an de julio de 1811, la francaj trupoj atakis Montserraton. La monaĥoj kiuj ne kaŝis sin estis murditaj. Maur, kiu bone konis la geografion de Montserrat, sukcesis eskapi dumnokte kune kun aliaj monaĥoj kaj kaŝi sin en rifuĝejo de li konata.

Ankaŭ al li oni danku lian agon, kiam la 10an de oktobro de la sama jaro, dum la dua atako de la francoj, li kaŝis la figuron de la Moreneta en la preĝejo de Sant Dimes. La tuta abatejo estis disrabita, detruita kaj bruligita. La templo, la arĥivejo, la biblioteko kaj ankaŭ la ĉelon de la pastro Maur estis cindrigitaj. Tiunokte Katalunio perdis nekalkuleblan kulturheredaĵon. Post la eventoj li decidis transloĝiĝi al la monaĥejo de Sant Benet del Bages, la loko elektita de la montserrataj monaĥoj por retiriĝi en sia maljunaĝo.

La ŝanĝoj en la pejzaĝo, antaŭe montoj kaj nun agrokulturaj kampoj ĉirkaŭ Sant Benet, vekis en li denove la inventemon, ĉifoje ligita al hidraŭlikaj maŝinoj. En sia nuna monaĥejo ofte estis problemoj pri akvoprovizo, tial Maur inventis norion. Por plibonigi la vivon de la kamparanoj li dezajnis semmaŝinon kaj aparaton por purigi la irigaciajn kanaletojn. Li eĉ havis tempon por skizi grumaŝinon por pli efike dreni la sablon, kio cetere vekis la intereson de la marŝalo de Katalunio pro la eblo ĝin apliki en la barcelona haveno.

Post iom da tempo liaj inventoj estis montrataj en diversaj ekspozicioj en Barcelono kaj ne pasis multe da tempo ĝis kiam li estis serioze konsiderata sciencisto. Tiam oni permesis al li membriĝi en la Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Barcelono.

Maur Ametller mortis la 14an de februaro de 1833 en sia ĉelo. Li estis tiam 83-jara.

La artikolon verkis katalunlingve: Maria Coll kaj Llorenç Ferrer.

Ĝi estis publikigita en la revuo Sàpiens, numero 126, februaro 2013.

Fragmentoj de ŝakhistorio

https://i0.wp.com/img02.lavanguardia.com/2014/11/17/El-guionista-y-director-Agusti_54419947492_54028874188_960_639.jpg

Ĉirkaŭ 1495, valenciano de la urbo Sogorb, nome Francesc Vicent, judo, kompilis kaj publikigis unuafoje la regulojn kiuj estas konsiderataj la bazo de la moderna ŝako. Li faris tion en la kataluna lingvo, per la libro LLibre dels Jochs partitis dels scachs en nombre de 100. Vera kaj unika juvelo pri kiu oni havas tre malmultajn informojn. La lastaj spuroj trovitaj pri ĝi kondukis la esploristojn ĝis la biblioteko de Montserrat, kie kuŝis unu ekzempleron almenaŭ ĝis la komenco de la 19a jarcento. Post tio, ĉio envolviĝis en mistero.

La graveco de tiu teksto konsistas el tio, ke unuafoje en la historio oni establis la regularon de la ŝako laŭ tiu sistemo kiun oni konas nuntempe, la sama per kiu la norvega Carlsen kaj la hinda Anand interdisputas nun la mondan ĉampiontitolon.

Por pli bone kompreni la eksterordinaran gravecon de tiu verko, estas konvene mallonge resumi la historion de ŝako. Oni komencis strukturigi la ludon en formo simila al la nuna en Hindio. Tie la ludon estis nomata ŝaturanga, kaj ĝi kunfrontigis kvar armeojn sur tabulo el 64 ĉeloj. Post la tempo, la batalo okazis nur inter du partioj kaj la ludo atingas Persion, kie ĝi ĝuis grandan akcepton kaj naskliĝis esprimoj kiel (ŝak-)mato! (la reĝo estas kaptita).

En tiu tempo la ludo estas tre longdaŭra. La ŝako alvenas en okcidenton tra la iberia duoninsulo, portita de la muzulmanoj kaj ĝi rapide disvastiĝas ankaŭ inter kristanoj kaj judoj. En la 11a jarcento ĝi populariĝas inter la intelektularo pro ĝi kombino de strategio kaj matematiko.

El la paro reĝo-viziro oni transiras al la paro reĝo-kuriero. Meze de la 15a jarcento, kiam Valencio estis tre prospera kaj fama, la ludo plu disvastiĝas kaj en 1475, tri valenciaj judoj, Vinyoles, Castellví kaj Fenollar, publikigas alegorian poemon, Scachs d’amor (Ama ŝako), en kiu unuafoje oni parolas pri la figuro de la reĝino, kompleta revolucio ĉar temis pri ina figuro kadre de milita etoso.

La malnovaj reguloj suferas la revolucion ĉar oni atribuiis al la reĝino la povon de ĉiuj movoj krom tiu de la ĉevalo, t.e., ĝi povas diagonali kiel kurieroj, antaŭeniri du ĉelojn samkiel peonoj, ktp. Alia revolucia trajto de la nova ludado estas tiu, ke simpla peono povas esti kronita se ĝi atingas la finan ĉelon.

La lasta ekzemplero de Scachs d’amor perdiĝis dum la hispana enlanda milito, sed konserviĝas fota ekzemplero en la Biblioteko de Katalunio, vera trezoro.

Dudek jarojn poste, en 1495, Francesc Vicent publikigas sian faman libron, kun jam klaraj novreguloj, akompanitaj de cento da ŝakproblemoj. La esploristoj kalkulas la eldonon de 300 kopioj el tiu fundamenta traktato sed bedaŭrinde neniu el ili estis ĝis nun trovata.

Artikolfragmento katalunlingve plubikigita en La Vanguardia, merkredo 19a de Novembro 2014. Originala titolo: A la recerca del sant greal dels escacs.

Ziptrajne al Montserrat

https://i0.wp.com/in.directe.cat/imatges/noticies/cremallera-de-montserrat-pujant.jpg

Freŝa superrigardo al Montserrat tra  Cremallera de Montserrat (retejo de la trajna servo). Jen ni aldonas ŝlosilan liston de vortoj:

Cremallera: Ziptrajno

Funicular: Funikularo

Què fer: Kion fari

Programes per col·lectius: Programoj por kolektivoj

El Club: La Klubo

Medi Ambient: Natura Medio

Aula Natura: Prinatura Ekspoziciejo

L’entorn i itineraris: La ĉirkauo kaj itineroj

Horaris i tarifes: Horaroj kaj tarifoj

Funicular Sant Joan: Funikularo Sankta Johano

El santuari: La monahejo

Allotjament i restauració: Restadejoj kaj restoracioj

Escalada: (ŝnur)grimpado