Kataluna entreprenisto iĝis monaĥo je aĝo 57a

Lia profesia sukceso kondukis lin al vivo-krizo

Monjo de Montserrat

Neniam estas malfrue por rekomenci. David Valls, kiu havis gravan postenon en multnacia entrepreno, tre baldaŭ ĝiros 180 gradojn en sia vivo. Laca pri mono kaj lukso, la entreprenisto estos la unua monaĥo akceptita de Montserrat en la lastaj kvar jaroj. “Mi ne estis feliĉa”, rakontal David, ĝis kiam li spertis retiriĝon en Montserrat. Ĉi dimanĉe, post dek jaroj da preparo, fariĝos frato Pau kaj aliĝos al la benedikta komunumo.

“Mi estis tre agresa ĉefo kaj tio portis min ĉe la rando de vera kolapso”, rakontas David. Li memoras ke iu el lia rondo kiu tre amis lin komprenigis al li ke “eble estus bone halti”. Kaj David akceptis la sugeston, li forlasis sian streĉan kaj luksan vivostilon, kiu estis kvazaŭ eksplodpova koktelo. Post kelkaj jaroj da religia novicado, la atendado alvenis al la fino kaj li ekkomencos tute novan vivon.

David kreskis ene de kristana familio. Junaĝa li estis skolto kaj ofte preta volontuli, li estis ankaŭ engaĝita en sociaj kaj kulturaj movadoj. Sed post studado de Filozofio en la universitato, la labora mondo kondukis lin al perdo  de sia religia kredo.

Li finis en “vivo-krizo”-n . Sed lia kontakto kun Montserrat redonis al li pacon kaj la rehavon de sia perdita kredo pro “kvazaŭ-kuraca konvertiĝo”. Li decidis “aŭskulti la voĉon de Dio” kaj sekvi la vojon de Jesuo-Kristo. David asertas ke nun li esta feliĉa.

Fonto: Catalunya Diari