Homo trairas montotruon fluge

Imatge

La norvego Alexander Polli, 27 jarulo kies hobio estas flugado preskaŭ sen helpo de aparatoj, elektis pasintdecembre la pejzaĝon de Montserrat kiel fonon por unu el siaj spektaklaj travivaĵoj.

Li uzis apartan paraŝutistan teknikon konata kiel BAZA-salto.

Inter la diversaj provoj, elstaras la trairon de montotruo konata per la nomo Roca Foradada, kio kaŭzis la perplekson kaj miron de ekskursantoj kaj hazardaj vizitantoj de la regiono kiuj troviĝis proksimaj al la evento.

Pri ĝi raportis la retĵurnalo Vilaweb.

La Roca Foradada (La Truita Roko)

La Roca Foradada (La Truita Roko)

Iam, antaŭ longa tempo, la diablo sukcesis regi Montserrat brute kaj terorige, transformante la montaron en scenejon de siaj plej fiaj agoj. Ŝajne nenio en la ĉirkaŭaĵo fortis sufiĉe por renversi la situacion kaj oni kredis ke Dio estis forgesinta pri tiu malfeliĉa mondero. Tamen, la konstanta preĝado de la tieaj piuloj atingis la Virgulinon kiu, ĝenata de la diablaj fiagoj, decidis puni la abomenindan estaĵon. Ŝi turnis sin al lia persekuto. La diablo, sciinte pri la alveno de la Virgulino, poltrone ekkuris tra la montopintoj. En sia freneza fuĝado, li frakasis sin kontraŭ unu el la grandaj rokoj kiuj staris antaŭ lia vojo. La frapo tiel fortis ke la roko truiĝis en la mezo kaj lasis la diablon ĝin trapasi. Jam en la alia flanko, la diablo piedbatis alteren originante iun puton per kiu li direktis sin al infero, de kie li neniam plu revenis. Jen fine, Montserrat ekestis libera de la diabla fidomino.

Laŭ popoldiro, tiu kiu trairas la truon kun plena akvujo ĉe la mano revenos poste alisekse transformita, t.e., ino revenos malino kaj inverse.

Foto de Pep Gorka